186 captures
01 Sep 2003 - 31 Jan 2026
Apr MAY Jun
23
2012 2013 2014
success
fail

About this capture

COLLECTED BY

Organization: Internet Archive

The Internet Archive discovers and captures web pages through many different web crawls. At any given time several distinct crawls are running, some for months, and some every day or longer. View the web archive through the Wayback Machine.

Collection: Wide Crawl started April 2013

Web wide crawl with initial seedlist and crawler configuration from April 2013.
TIMESTAMPS

The Wayback Machine - http://web.archive.org/web/20130523215741/https://eo.wikipedia.org/wiki/Latina_lingvo
 




Latina lingvo



El Vikipedio

Laplej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobitaje7 Mar. 2013. 1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Malneta versiomontri/kaŝi detalojn




Saltu al: navigado, serĉo  
Latina lingvo
Parolata en Vatikano
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Vatikanurbo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 la
  ISO 639-2 lat
  SIL LTN
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Latino, estas italika lingvo, kiu estis orginale parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la katolika eklezio, kaj interlingvodeokcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (lafranca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj dum la renesanco, latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la deksesa jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua vatikana koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (Laangla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la angla lingvo.[mankas citaĵo]

Enhavo

Historio [redakti]

La etapoj de latino:

Skribo kaj elparolo [redakti]

La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas") estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.

Historio de la latina alfabeto [redakti]

La latina alfabeto devenas de la greka alfabeto ne rekte, sed per la etruska alfabeto. Komence la latina alfabeto estis: ABCDEFZHIKLMNOPQRSTVX. Oni vidas ke estas tri literoj por la sama sono /k/: C, K kaj Q, tio devenas de la fakto ke la etruska lingvo, kiel semidaj lingvoj havis malsamajn fonemojn por guturala surda sono, sed la latina havis nur unu fonemon /k/ kvankam kun tri alofonoj, sekve oni uzis C antaŭ A, K antaŭ E kaj I kaj Q antaŭ U kaj O, sed ne estis speciala litero por reprezenti la fonemon /g/, kiu ne ekzistis en la etruska; alie S kaj Z reprezentis la saman fonemon /s/. Finfine, en la 3-a jarcento a.K., oni reformis la alfabeton kaj ĝi restis tiel:

ABCDEFGHILMNOPQRSTVX.

Kiam en la mezo de 2-a jarcento a.K., Romo konkeris grekajn urbojn, oni prenis grekajn literojn K, Y kaj Z. Z ne reprezentis plu /s/, kiel antaŭe, sed /dz/. Kaj aperis finfine la "klasika" latina alfabeto.

Elparolo [redakti]

Kompreneble oni ne scias kiel prononcis la romianoj, ĉar en tiu tempo ne estis sonaparatoj. En la fino de 19-a jarcento, la katolika eklezio kreis oficialan elparolon bazita sur la itala lingvo. En multaj protestantaj landoj estis reago kaj oni intencis krei "sciencan prononcon" de la latina.

La lingvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrita elparolo. En 1956 la unua『Congrès International pour le Latin Vivant』(Internacia Kongreso por la Viva Latino) aprobis rezolucion, kiu rekomendis la nuran uzon de『restaŭrita elparolo』en Eŭropaj nereligiaj lernejoj. Tiel, multaj eŭropanoj, kiuj lernis latinon en lernejo post tiu kongreso, pensas ke ĝi estas la nura "vera" elparolo de la latina, sed ĝi estas nur konvencia elparolo, kun ia scienca bazo, sed tre diskutinda.

En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo; ili nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).

Restaŭrita prononco

Ekzemple, la literoj v kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo.

La restaŭrita prononco pretendas reprodukti la klasikan prononcon, t. e., la prononco de la tempo de Kikero, sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis『malĝustan』prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe. Sed OE kaj AE evoluis al [e] antaŭ la klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj de Pompeo, sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la『restaŭrita prononco』diras la malon. En la klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj.

La elparolo de c laŭ la restaŭrita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)

Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.

EnFrancio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Alie, oni povas ekspliki la originon de vortoj kiel Kaiser en la germana lingvo, nerekte el la parolata latina, sed el la skriba formo, sekve oni ne povas rigardi la evoluon de latinaj vortoj en nelatinaj lingvoj kiel helpaj, ĉar la latina ĉiam restis kiel skriba lingvo, eĉ en landoj kie neniu parolis ĝin.

Akcento [redakti]

Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do『ímperat』estu [IMperat].
Laakcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Specimeno [redakti]

Pater Noster (Patro Nia)

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Latinaj eldiroj [redakti]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de latinaj eldiroj.

Citaĵo
« "Gluteo" havas bazon en neniu grava lingvo ekster la anatomia latinĵargono »
— Surfo, la 9-an de aprilo 2010
  • Kategorio Latina lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Latina lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)
  • Eksteraj ligiloj [redakti]

    Vidu ankaŭ [redakti]

    Bildogalerio [redakti]

    Globe of letters.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
    Portalo pri Lingvo
    Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Latina_lingvo&oldid=5233670" 

    Kategorioj: 
    Latina lingvo
    Mortaj lingvoj de Italio
    Lingvoj laŭ alfabeto
    Lingvoj de Italio
    Lingvoj de Vatikano
    Romia Imperio
    Kaŝitaj kategorioj: 
    Senfontaj artikoloj pri Latino
    Artikoloj kun senfontaj asertoj
    Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB
    Legindaj artikoloj en es.wiki
    Legindaj artikoloj en zh.wiki
    Elstaraj artikoloj en fi.wiki




    Navigacia menuo



    Personaj iloj



    Krei novan konton
    Ensaluti
     



    Nomspacoj



    Artikolo

    Diskuto
     


    Variantoj









    Vidoj



    Legi

    Kontrolendaj ŝanĝoj

    Redakti

    Vidi historion
     


    Agoj













    Navigado




    Ĉefpaĝo

    Komunuma portalo

    Diskutejo

    Aktualaĵoj

    Lastaj ŝanĝoj

    Novaj paĝoj

    Hazarda paĝo

    Helpo

    Donaci
     



    Printi/eksporti




    Krei libron

    Elŝuti kiel PDF

    Presebla versio
     



    Iloj




    Ligiloj ĉi tien

    Rilataj paĝoj

    Specialaj paĝoj

    Konstanta ligilo

    Informoj pri la paĝo

    Citu ĉi tiun artikolon
     



    Aliaj lingvoj




    Аҧсшәа

    Afrikaans

    Alemannisch



    Aragonés

    Ænglisc

    العربية

    ܐܪܡܝܐ

    مصرى

    Asturianu

    Azərbaycanca

    Башҡортса

    Boarisch

    Žemaitėška

    Bikol Central

    Беларуская

    Беларуская (тарашкевіца)

    Български

    Bamanankan





    Brezhoneg

    Bosanski

    Буряад

    Català

    Chavacano de Zamboanga

    Mìng-dĕ̤ng-nḡ

    Cebuano



    کوردی

    Corsu

    Česky

    Словѣ́ньскъ / 

    Чӑвашла

    Cymraeg

    Dansk

    Deutsch

    Zazaki

    Dolnoserbski

    Ελληνικά

    Emiliàn e rumagnòl

    English

    Español

    Eesti

    Euskara

    Estremeñu

    فارسی

    Suomi

    Võro

    Føroyskt

    Français

    Arpetan

    Nordfriisk

    Furlan

    Frysk

    Gaeilge

    Gagauz



    Gàidhlig

    Galego

    Avañe'

    Gaelg

    Hak-kâ-fa

    עברית

    ि

    Fiji Hindi

    Hrvatski

    Hornjoserbsce

    Magyar

    Հայերեն

    Interlingua

    Bahasa Indonesia

    Ilokano

    Ido

    Íslenska

    Italiano



    Basa Jawa



    Qaraqalpaqsha

    Адыгэбзэ

    Kongo

    Қазақша

    Kalaallisut





    Къарачай-малкъар

    Kurdî

    Коми

    Kernowek

    Latina

    Ladino

    Lëtzebuergesch

    Лакку

    Лезги

    Limburgs

    Ligure

    Lumbaart

    Lingála



    Lietuvių

    Latviešu

    Мокшень

    Malagasy

    Олык марий

    Македонски



    Монгол



    Кырык мары

    Bahasa Melayu

    Malti

    مازِرونی

    Nāhuatl

    Nnapulitano

    Plattdüütsch

    Nedersaksies



     

    Nederlands

    Norsk nynorsk

    Norsk bokmål

    Novial

    Nouormand

    Chi-Chewa

    Occitan

    ି

    Ирон

    Pangasinan

    Papiamentu

    Picard

    Pälzisch

    Polski

    Piemontèis

    پنجابی

    پښتو

    Português

    Runa Simi

    Rumantsch

    Română

    Русский

    Русиньскый

    Kinyarwanda



    Саха тыла

    Sardu

    Sicilianu

    Scots

    Sámegiella

    Srpskohrvatski / српскохрватски

    Simple English

    Slovenčina

    Slovenščina

    Soomaaliga

    Shqip

    Српски / srpski

    Seeltersk

    Basa Sunda

    Svenska

    Kiswahili

    Ślůnski

    ி



    Тоҷикӣ



    Türkmençe

    Tagalog

    Tok Pisin

    Türkçe

    Татарча/tatarça

    Удмурт

    ئۇيغۇرچە / Uyghurche

    Українська

    اردو

    Oʻzbekcha

    Vèneto

    Vepsän kel

    Tiếng Vit

    West-Vlams

    Walon

    Winaray



    Хальмг

    ייִדיש

    Yorùbá





    Bân-lâm-gú



    IsiZulu

    Redaktu ligilojn
     







    Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita je 19:24, 22 Maj. 2013.

    La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj rajtigoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.
     


    Regularo pri respekto de la privateco

    Pri Vikipedio

    Malgarantio

    Vidigo por porteblaj aparatoj
     


    Wikimedia Foundation
    Powered by MediaWiki