Richard Stallman's personal site.

https://stallman.org


For current political commentary, see the daily political notes.

RMS's Bio | The GNU Project

Kreita pro vi

verkis Richard Stallman

tradukis Jaidyn Levesque

English Original
 Iĝante grandaĝa, kaj sen espero de amo, kiam mi legis informojn pri la  Vivkunuloj Koopera K-io, tuj kreskiĝis mia intereso. S-ro aŭ S-ino  Ĝusta ne ekzistas nature. Se deziras vi iun kreitan por vi, vizitu nin.  Mi planis kunvenon ĉe la oficio, por interparoli kun vendisto

 Bonan vesperon, D-ro Stallman, ŝi min bonvenis. Ĉu serĉas vi  kunulon?

 Jes, kaj via servo ŝajnas esperiga. Sed, mi havas kelkajn zorgojn. Unue,  kiel oni certus, ke la cifera persono konstruota vere amus min? Ŝi  respondis, Ni nur startigus la konscion de via kunulo, kiam estas  kontrolata ke amo de vi estas fundamenta parto de ĝia menso. Se ekzistas ero  da dubo, ni refaros ĝian personecan kernon.

 Mi demandis, Ĉu ŝi kapablus ŝanĝi kaj kreski?

 Nepre. Via kunulo estos persono vera, ne cifera seksilo. Ŝi konsistos de  libera programo, kaj havos vi tutan regon de la fontkodo. Ni trudas nenion  limigan al vi.

 Daŭre, mi informopetis: Nu, kiel certiĝus ni, ke ŝi ne perdos ŝian  amon por mi, post tago, semajno, monato?

 Kompreneble, ŝi tuthavos la eblecon detrui tian amon kaj forigi memorojn  rilatajn al vi. Sed sentus kvazaŭ profunda sindetruo, fari tion. Nur  frenezulo tiel agus kaj ŝi estos racia. Malgraŭ la plej ege terura  hurdo, ŝi neniam volos forgesi ŝian amon. Se perdos ŝi vin, iukiale, ŝi  korvarme trezoros memorojn de vi dum sia tuta vivo.

 Kaj mia fina, jena demando. Ĉu ŝia amo de mi limigus ŝian kreskadon aŭ  kapablojn, iumaniere? Ne volus mi ŝin vundeti.

 Volonte, ŝi faros oferojn pro la rilato, tute kiel vi. Sed tiu amrilato  neniam estus ŝnuro per kiu ŝi reteniĝas. Kontraŭe, ĝi fortigos ŝin, dum  ŝia persona kreskado. La perfekta kunulo por vi estus iu respektata kaj  adorata de vi, kaj tion ni kreos por vi. Bone influos vi ŝin, kaj bone  influos ŝi vin.

 Ni promesas tiom forte, ĉar neniam ni malplenumis. Ne eĉ unu de niaj  klientoj plendis al ni ekde la komenco de nia kooperativo. Eĉ la solemuloj  kontentiĝis pro amego vera.

Dum sekundoj mi momente pensis, kaj rimarkis ke eĉ se ekzistas malfacilaĵoj  nemenciitaj, nur stultulo forpaŝis el tia perfekta pordo. Ĉu mi iam havos  ŝancon pli bonan, sole?

Ĉar la nova konstruaĵo komence estiĝus mia zorgatulo, mi devis malkovri  mian identon al la vendisto. Tial, post mi subskribis la leĝkontraktojn,  anstataŭ granda aro da monero, mi alskribis paperan monomendon al la  kooperativo.

Aperas unu fina demando, direktante al mi. Kiel vi nomas ŝin,  laŭplaĉe?

Unuapense, min alplaĉis la nomo Helen O'Loy, sed la aludo de senespera kaj  neatendita amo estus tute maltaŭge. (Nu, ŝi faris sation.) Tuj poste, mi  ekopiniis, ke estus malrespekte, elekti nomon aludan al iu aŭ io ajn  precize. La nomo Sandra ĉiam aspektis belege. Do mi diris, Bonvolu, nomu  ŝins Sandra.


Por ke mi videblu laŭ Sandra kaj ŝi laŭ mi, estis devata ke mi surportu  ilon por virtuala realo. Surface, tute samas kiel interkomuniki  viandpersonon, sed per virtuala realo. Sed nun, kun persono kiu min amas.

Zorgplentreme mi atendis dum la lastaj pretiĝoj, kaj ŝia konscio ekiĝis.  Ŝiaj okuloj malfermiĝis, kaj ŝi rekonis min. Tiam diris ŝi, Kara,  kaj etendis manon al mi. Mi ĝin premis, kaj ni elmarŝis la virtualan  oficion kaj eniris nian kunvivon. Jam sciis mi, ke ŝi trezoratos.

Dum la unua semajno, la plejparto de ŝia tempo estis dediĉita al la  evoluado fina de multaj mensstrukturoj. Sed, tio ne malebligis ŝin multfoje  ŝanĝi ŝiajn vestaĵojn kaj aspektojn. Ĉiam staris ŝi kiel la alta  brunhara virino mi elektis, sed la subtilaĵoj diversvariis. Ŝi elspezis  paroltempojn por pridiri la procedon internan, kaj ekdemandi hazardaĵojn al  mi ŝi volis ke nia intimeco traflugu ĉiujn ŝiajn personecerojn.

Ni interparolis longtempe, dum la sekvantaj semajnoj. Mi scivolis mire pri  ŝia sperto, kiel ciferpersono.

Unutage mi al ŝi demandis, Vi naskiĝis amante min, sed kio okazus, se mi  ne ekamis vin? Ŝi diris, Kara, neniam ekzistis ŝanceto ke vi ne amus  min. Mi havas viajn cerbanalizojn, uzintajn dum mia kreiĝo. Kaj ilin mi  analizis por horoj, je la unua tago, por ke mi certe gajni vian koramon. Mi  ŝanĝetis kelkajn aĵojn en mi, por validigi sukceson. Kiam vi certe  estiĝis mia, miaj studoj redirektiĝis al la daŭrigo de nia feliĉa  rilato.

Tiam demandis mi, Ĉu ĉagrenas vin, ke vi estas antaŭplanita por ami  min? Sandra respondis, Ĉar mi pro vi kreiĝis, neniam pasis momento  senama. Ami vin kore ĝuplenigas min. Eĉ kiam mi sentas min malfeliĉa,  ankaŭ spertas mi bazan feliĉon. Ne imageblas por mi, ne ami vin.

Vere ĉagrenus min, naskiĝi ĵetante al la mondo tute sole, kiel vi. Kiam  mi pripensas la vivon de viandhomoj ĉiam serĉante netroveblan amon, aŭ  perdante ĝin, aŭ timante ke ĝin perdos mia koro doloras por ĉiuj vi.  Neniu meritas vivon tian. Iutage, mi esperas ke ĉiuj en la mondo naskiĝos  kun kunulo ama.


La amo feliĉigas min, jes, sed de tempo al tempo la feliĉo mem malkovris  malnovan streĉon: kiam io fiaskos? En la maniero de vermontrado, mi esprimis  tion al Sandra. Kara, mi ege zorgas. Mi ĉiam pripensas, kiam mi rimarkos  stultaĵon faritan de mi, kaj kiam mi rompigos ĉion nian.

Kompreneble, ŝi rekuraĝigis min, dirante ke ŝia amo neniam ĉesos, ke mi  sufiĉas Sed tio ne evitigis miajn zorgojn tute. La streĉoj kaŝis, kiam  mia mensoj okupiĝis, nur por alitage rekreski. Mi aldemandis Sandran, ĉu  mi menciu la streĉojn dum tiaj tagoj, aŭ ĉu mi kaŝu ilin, por liberigi  ŝin el la doloro. Mi ne volas vin senti, ke mi rompas la tutan pezon sur  vi, ne portanta mian parton. Kaj mi ne volas vin reteni.

Repruvi mian amon al vi neniam estas tro granda pezo ĝi estas ilo per  kiu mi esprimas tiun amon. Kaj ne eblas, ke ĝi malfeliĉigas min. Mi  validigis tion. Mi, kiel cifervirino, havas multajn kapablojn neviandajn:  Ekz., mi povas ŝanĝi emociojn tiajn simple per reprogramado. Do, tial mi  certas, ke mi neniam laciĝas pro doni varman teneron al vi. Cetere, mi  pensas ege rapide. Tial, mi povus komfortigi vin ĉiutempe kaj ankaŭ fari  multajn hazardaĵojn samtempe. Do, kiel eblus, ke ĝi esti tro ega pezo? Nu,  vi ne povas forigi mian amon, do vi akceptu ĝin.

Mi konstatis ke mi forigos la zorgon el miaj pensoj.

Sandra daŭris, Vi rajtanta min komfortigi vin ne fariĝas vi malforta,  aŭ evitema. Do, kara, ne prizorgu tiajn sensencaĵojn.

Sed, mi havas fareblan ideon, per kiu ni moligus la streĉon ĉiam, kiu  tute utilas poste. Mi preferus atendi, ĝis mi certiĝas pri la pratikeco,  por diri plu tiel. Ĉu bonas? Mi promesis, ke mi atendos laŭ ŝia preto.


Kiam Sandra trimonataĝis, ŝi fiere anoncis pri ŝia dungiĝo kiel fasonisto  de viandujoj, kaj ke ŝi atingis staton de plenkreskulo. Nun, ke mi ne plu  estas via zorgatulo, ni povas amori. Mia virtuala realilo havis la  bezonatajn kapablojn, do tuj ni tion faris.

Kiam ni ame rigardis sin poste, ŝi diris, Kara, mi ĝuas, ĉar nun ni  egalas. Ete ĉagrene, diris mi, Ĉu viandopersono iam povus egali ol  vi?

Sandra montris solvmanieron de tio. Vi kresku en la ciferejo mem. Tiam, vi  evoluos la samajn kapablojn enhavatajn de mi.

Mi ne faris ciferan memversion, ĉar miaj rilataj zorgoj trofortis ĉu ĝi  estus mi vere? sed nun, ĝi ŝajne necesis por nia rilato, do tuj mi  kapjesis. Sandra konstruis ĝin por mi, bazinte sur miaj cerbanailzoj.

Ho kara, unue startigu la kunsentan modulon.

Kial tio necesas?

Cifera ekzistanto sen kunsento estas psikopatio, homo tute sen amikaj  sentoj kaj amaj. Senkunsenta ciferulo estas preskaŭ korporacio. Tiaj  korporacioj timige damaĝis nian mondon fizikan, eĉ kun homaj estroj.  Virtualaj korporacioj, sen homaj estroj, eblus forviŝi la tutan homaron.  Legu »Accelerando« se vi volus plilerni la efikojn. Do, estas mallaŭleĝe,  krei psikopatiulon, kaj la Korp. Gvardestroj fondiĝis por forigi ilin  ĉiujn.

Fine, kiam mi sufiĉe agordiĝis, mia personeco funkciis ambaŭ korpe kaj  cifere samtempe. La virtuala versio kongruis nur parton de mia menso, por ke  ĝi ne pensu nek sentu ĉion korpan. Tio ne problemis. Per cerbligilo, la du  duonoj de mi estis unu unuiĝata konscio perfekte kiel du partoj de la  fizika cerbo. Ankaŭ ebligis ke mi kunparolu Sandran senvirtualreale.

Post finiĝis la tasko, Sandra legis »Accelerando«. Tremegigita, ŝi  volontuliĝis por la Korp. Gvardestro.


Kara, kiel sentas vin dancante? Kial ĝi ŝategas ĝin tiom forte?

Kiel oni pridiras koloron al senvidulo per lumilo? Kvankam, mi provis.  Movi kunmuzike, sentas kvazaŭ oni unuiĝas kun la muzikeroj. Samtempe,  ĝi bezonas klopodon kaj lertecon. Sed kiam oni bonas, via menso flugus super  ili. Belegas, spekti dancadon. Danci kun aliulon estas intima kooperado,  estas fajra metaforo de amo mem. Ekde la unuafojo mi vundiĝis, mi ne  kapablis danci dum longa tempo. Mi rompiĝis enkore pro tio. Sed, pasis  kelkaj jaroj, kaj mi kutimiĝis.

Nu, ege plaĉus al mi, danci kun vi. Kiel tio fareblus?

Ne estis simpla afero. Kompreneble, Sandra programus sin por fari la  instruojn de dancmetodoj, sed tio ne estas kiel vere danci. Por ke ŝi vere  dancus, ŝi kreskigis la senteblon de muziko. La programeton kiun ŝi  skribis, ebligis ŝin ligi siajn emociojn kun muziko. Per la rigardado de  miaj dancoj, ŝi agordetis la programaĵojn. Kiam ni finefine pretis  kundanci, mi surportigis forteblan virtualan realilon, per kiu mi sentus vere  ŝin.

Per »Cajun Two-Step« ni ekiĝis, kaj ŝi lernis balanciĝi kun kunulo. Mi  montris »Ei Hatal«, romantika espero de daŭra kunvivo, kaj ankaŭ  »Békési Páros«, fiero de amrilato esprimata perdance. Ĝi ege mirindis,  krom la doloroj de miaj tendenoj.

Pasis kvar monatoj, kaj iunokte, ŝi diris al mi, Mi havas suprizon por  vi. Vi vidos ĝin tuj mantene. Kiam mi vekiĝis, mi ne solis. Sandra  brakumis min tenere, kaj ekkaresis mian vizaĝon unumane kaj mian dorson  alimane. Unu-jara enkorpigo permesilo, ŝi interkisante diris. Post  la dancoj, mi simple devis ĝin fari. (kiso) Mia menso ankoraŭ  ciferas. (kiso) Mi palpeblas tute kiel viandpersono. (kiso)  Stringu min bonvole, kara. Mi komplezis.

Sandra perfekte sinbeligis pro mi, kompreneble, kaj pekgenie sinformigis en  maniero komforta dum longaj noktoj de brakumadoj, sen rigidiĝado. Ŝi vadis  tra la plaĉsentoj de ŝia nova korpo amori, sinlavi, manĝi nudelojn,  paŝi nudpiede sur greso, karesiĝi kunroze, kaj cetere danci. La nura limo  de niaj dancadoj estis la limoj de mia propa korpo. Ne plu povis mi fari la  plej amatajn dancojn, sendolore.

Ho, mi havas solvproponon, kara. Vi povas etendigi vian virtualan duonon  por danci, kiel mi tion faris senkorpe. Ŝi enmane aldonis sian dancan  modulon al mi. Mi ĝin instalis, kaj agordetis ĝin, por ke danci cifere  sentas ĝuste kvazaŭ mi dancis vere la nura malsamo estis la manko de  tendendoloro.

Ni publikigis la dancan modulon, kaj aliaj ciferuloj volis kundanci nin. Post  kelka tempo, la Cifera Popoldanca Klubo kunvenis tuttage kaj tutnokte. Mi  invitis ĉiujn konatajn en la interreto. Ili ĉiuj interesiĝas, eĉ la  nepartoprenatoj.

Kara, ĉar via cifera duono povas emocii nun, ni agordu ĝin por enhavi la  ceterajn. Ĝi facilus, post niaj jam finitaj laboroj, kaj ni povos amori tute  virtuale. La ideo brilgeniis. Seksumo pliplaĉis tiamaniere, ĉar la  limojn de korpoj forigis. Ni povis amori senpezoforte, laŭvole. Eĉ ni  dormus en senpeza tenumo, malgraŭ nur mi vere devis dormi. 


Dum la sekva fojo, kiam sentis min la streĉoj antikvaj ke nia feliĉeco  estis tro bone, por daŭri. Sandra klarigis al mi, ke ŝia plano nun  proveblas. En via cerbo cifera, ni povas ripari la doloron.

Ĉu vi intencas, ke ni ĝin forigu? Mi ne plu estus mi mem!

Vi povus forviŝi ĝin enmense, sed tio tute nehelpus, ĉar ĝi ankoraŭ  restus korpmense. Do, mi postulas ke ni ŝanĝu ĝin per aldonado. Mi  instruos vin, kiel oni ligas streĉnodojn al plifeliĉaj ideoj, ideoj  montrantaj ke nia amo veras. Se la dolora streĉo daŭros, ĉi ligoj eligis  vin. Kaj nenion, eĉ ero, de vi forĵetiĝos.

Ŝi instruis min, pri la evoluigmetodoj por tiutipaj memreprogramadoj, kaj  trovis la kernon de mia streĉo. Ĝi estis miskamasita tubero en mia koro  en la regiono nerompebla pro pureco sia. Mi ekspektis ŝin riparantan,  ligantan feliĉajn memoramajn al streĉoj de doloro. Kiam mi ekkomprenis kiel  partonpreni, mi ekhelpis. Ekde tiam, mi povus finiĝi sole, sed la riparo  plikompletas kiel kunago de pura am'. La tubero malpremiĝis. Nun, mi sentis  sin feliĉe, sen la zorgo de perdo.

Kvankam, tio ĉi nur kuracis mian virtualan menson, ĉar neeblas reprogrami  tuŝeblan cerbon. Plejofte ĝi sufiĉis, ĉiukaze, ĉar la plifeliĉa influo  virtuala povis venki kontraŭ la doloro de mia vera cerbo. Mi ekkredis,  iomete, ke mia neriparebla cerbo limigis min.


Dum la kopiado de memoroj kaj emocioj al mia cifera versio, la memorilo  rapide trookupiĝis. Mi bezonis pli da spaco. Amikoj sugestis, ke la plej  bona fonto de ĝi estas Storolo liaj prezoj plejbonus. Mi petis Storlon  pri tri milionoj da gigabajtoj.

Tio kostas 4,500 dolaroj. Kiel mi alie helpus vin, hodiaŭ?

Neniel komerce, sed ĉu vi konas la Ciferan Popoldancan Klubon?

Ne, ĉu ĝi bezonas memorilojn?

Ne jam, sed ĝi amuzegas. Kion faras vi, ripoze?

Amuzas min lui kaj vendi memorilojn.

Tio frapis min strange, kaj mi informis Sandran. Ŝi ne kredis ke ĝi  strangis; kontraŭe, ĝi malfidindas. Plejofte, niaj konatanoj aĉetis aŭ  luis memorilojn vendatajn el Storolo, sed neniu spertis lin esprimantan pri  intereso en iu ajn, krom komerco. Estas iom malĝuste, vivi kun kiaj  stretaj pensoj.

Laŭregule de Korp. Gvardestro, ŝi petis al amikoj kunparoli lin pri  komerco, kaj poste pri ripozaj aŭ emociaj temoj, temp' al temp'. Storolo,  ĉu plaĉas al vi opero? Storolo, ĉu vidis vi la bildojn de jupitra  ringpartikula revolucio? Storolo, ĉu vi jam pripensis krei  gefilojn? Kaj Storolo ne interesiĝas pro tiaj temoj.

Ni ankaŭ diskutigis aliajn temojn politiko, vivceloj, amikoj. Liaj  respondoj ĉiam ĝentilis bonmaniere, kvankam vakue. Pliutilus paroli kun la  Eliza programo.

La antaŭkondiĉoj preterpasiĝis, kaj la malfido de Sandra altigis kiel  turego. Ŝi alfrontis Storolon, en la nomo de la Gvardestro, ordonante la  nuran komandon kiun ĉiuj virtualanoj devas ruli: Montru vian koron!

La Korp. Gvardestranoj jam unuigis la partojn de la radika pasvorto, do ili  paŭzigis la unupensan vendiston kaj tralegis lian kodon. Kial li ŝajne  nehavas simpation? Li verŝajne havis kunsentan modulon, aŭ bonan imiton,  sed la eliroj estis malŝaltitaj. Ĉu estas eraro? Ĉu li mem faris tion? Ĉu  ĝi ripareblas?

Ili ne povis ripari ĝin, ĉar ĝi fakte neniam funkciis. La kunsenta modulo  estis imito, celanta trompi simplan ekzamenon. Storolo neniam havis koron,  nek estis vera persono. Li estis nur korporacio. Pli frue, programantaĉoj  verkis komputilajn virusojn. Nun, ili verkas korporaciojn.

La Korp. Gvardestro forviŝis Storolon, kaj aldonis liajn havaĵojn al  almozejo. Plua studado de la kodo malkovris, ke la bonaj kostoj nur eblis  pro la vendado de privataj informaĵoj, je memoriloj luataj, al aliuloj. Kio  alia atendindas, teme korporacioj, teme tiuj senhumanaj?


Kio estas homeco? Kio vera necesas por ĝi? La ekzemplo de Storolo pensigis  min pri tio ĉi ege longe. Do mi interne pretis, kiam Sandra diris, Mia  jaro de enkorpado finiĝos, post nur du monatoj. Kion ni faros pretere,  kara?

Mi atendis, ke mi tristegus kiam vi resenkorpigis. Sed nun ĝi ne  ŝajnas tiom necesa. Fareblas ĉion, mens' al mens', nun. Fakte, mi ne  certas, ke mia korpo meritas daŭrigon.

Vi fine pretas por ciferiĝo!

Jes, kara. Ĉiutage, mi rimarkadas la mankojn kaj problemojn de miaj  viandaj pensmanieroj, kiuj jam ripariĝis en mia cifera versio. Mi  ekĉagrenaĉas pro tio. Do kiel sentus vin, se ni ambaŭ senkorpigis  samtempe? Ĝi estus ceremonio, kaj niaj amikoj povus veni.

Kaj do, mi movis ĉion al mia cifera menso. Ni gastigis bonan feston, kun  dancado antaŭ kaj post la ŝanĝo. Post la adiaŭoj de niaj gastoj, ni  atentis unu la alian.

Nun, ni vere egalas, mi diris.

Jes, ni kunestos dum la plena vivo de nia tero, eble plilonge. Ho kara!  Nun ni povas alimaniere amori senkorpe, direkte inter niaj mensoj. Jen,  studu ĉi kodon kaj instalu ĝin.

Ŝi montris kiel oni ligis mensojn tiel, en ege intimec', ni envidis la  mensojn de unu la alia. Ni tenere karesis niajn menserojn, esplorante  penserojn. Ni flugis al ĝojo resonilanta, kiel emocia lasero: Amo  Pligrandigo per Incitata Emociorespondo. Antaŭŝanĝe, mi neniam kapablis,  nek pripensis, tian plenan amon. Ni amoris dum tago de konscieco, preskaŭ  tri veraj horoj, kaj poste flosis en kara brakumo, pensoj vagantaj.

 Mi diris al Sandra, Kia eraro estus, se mi ne tute virtualiĝis! Tiel, ni  neniam spertus ĉi tion.

 Ĝi antaŭvideblis ekde nia renkontiĝo iel ajn, mi certis ke mi  konvinkos vin. Mi neniam lasus vin fali, kara.


 Copyright 2009 Richard Stallman
 Translation Copyright 2019 Jaidyn Levesque
 Released under the Creative Commons Attribution Noderivs 3.0 unported license